Komunejo:Vikio amas ZEOjn 2018/Partoprenu

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search
This page is a translated version of a page Commons:Wiki Loves ZEOs 2018/Participate and the translation is 71% complete. Changes to the translation template, respectively the source language can be submitted through Commons:Wiki Loves ZEOs 2018/Participate and have to be approved by a translation administrator.
Outdated translations are marked like this.
Wiki Loves ZEOs How to participate Rules Prizes Lists of ZEOs Contact Winners
Ni ade laboras por igi vian partoprenadon facila kaj ĝuinda. Se vi havas ajnan dubon aŭ problemon, aŭ se vi ne komprenas ion, ne hezitu kontakti nin

Kiel partopreni?

  1. Serĉu ZEOjn en lokoj proksime aŭ vizitotaj de vi
  2. Fotu la ZEOjn! Estu kreema! Esploru kaj fotu la enon, la supron, ktp.
  3. Serĉu malnovajn fotojn de pasintaj vojaĝoj kaj simile.
  4. Kreu konton en Vikimedia Komunejo (Wikimedia Commons)
  5. Alŝutu viajn fotojn. Memoru aldoni al ĉiu foto ĝian identigan kodon.
  6. Ne ĉesu foti! Vi povas alŝuti fotojn dum la tuta monato!

Antaŭ ol komenci

  1. Certiĝu pri legi kaj kompreni la regularon de la konkurso. Se vi havas dubon, bonvole kontaktu nin
  2. Atentu pri la novaĵoj de la konkurso vizitante ĉi tiun paĝon aŭ per niaj paĝoj Esperanto kaj Libera Scio en Facebook@ELiberaScio en Twitter

Alŝuti fotojn en Vikimedian Komunejon

Se vi havas problemojn sekvante ĉi tiujn instrukciojn, bonvole kontakti nin

  1. Certiĝu pri esti ensalutinta en Vikimedia Komunejo per via uzantonomo. Se ankoraŭ vi ne fari, klaku sur "Ensaluti" (angle Log in) sur la dekstra supra angulo por tion fari. Vi ankau povas ensaluti klakante ĉi tie
  2. Aliru la asitilon por alŝutoj de Vikio Amas ZEOjn. (klaku ĉi tien)
  3. Klaku sur "Elektu dosieron kiun vi volas kunhavigi". Malfermiĝos fenestro kie vi devos elekti la fotojn kiujn vi volas alŝuti. Vi povas elekti plurajn fotojn samtempe.
  4. Post elekto de via(j) foto(j), aŭtomate ekos la alŝutado de la dosiero(j). Aperos verda marko desktre kiam la alŝuto finiĝos. Se vi volas alŝuti pliajn fotojn klaku sur "Aldoni pliajn dosierojn".
  5. Kiam ĉiuj viaj fotoj estas alŝutitaj, daŭrigu la asistilon klakante sur "Pli...".
  1. En tiu ĉi fenestro vi devas liberigi viajn dosierojn per la permesilo CC BY-SA ([Special:MyLanguage/Commons:Wiki Loves ZEOs 2018/Lists informo ĉi tie]). Notu ke via uzantonomo aperos ene de kadro; se vi volas, skribu vian tutan nomon tie (se ne, lasu vian uzantonomon). Klaku sur "Sekven" por daŭrigi.
  2. Skribu informon pri la fotoj alŝutitaj. Skribu nomon por ĉiu el ili (ju pli priskriba des pli bone), priskribon kaj kodon de la ZEO (la kodoj estas en la listaro). Provu uzi priskribajn kaj unikajn nomojn por viaj fotoj por eviti problemojn pri ekzistantaj nomoj (ekzemple: Dosiernomoj kiel "ZEO.jpg" eble jam ekzistas kaj tiel kaŭzi problemojn; multege pli bonas skribi ion similan al "ZEO pri Klara Zamenhof en Bogoto, Kolombio 2017-01-01"). Post kiam vi finas, klaku sur "Sekven".
  1. Atendu ĝis kiam la dosiero finalŝutiĝos, kaj jen, estas farite! Aperos danko-paĝo por indiki, ke la procezo estis sukcesa. Se aperos eraro pri ajna foto, probable tio estas ĉar la nomo de la dosiero jam estas uzata (vidu la antaŭan paŝon).