Commons:Wiki Loves ZEOs 2018/eo

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search
This page is a translated version of a page Commons:Wiki Loves ZEOs 2018 and the translation is 100% complete. Changes to the translation template, respectively the source language can be submitted through Commons:Wiki Loves ZEOs 2018 and have to be approved by a translation administrator.
Wiki Loves ZEOs How to participate Rules Prizes Lists of ZEOs Contact Winners

Viki Amas ZEOjn 2018 estas fotokonkurso bazita sur Wiki Loves Monuments kies celo estas foti historiajn ejojn, objektojn kaj monumentojn rilataj al Esperanto, EsperantujoZamenhof.

Esperantistaro, malgraŭ ne havi propran landon, estas granda komunumo kun kulturo kaj identeco propraj. Ek de kiam Zamenhof iniciatis Esperanton, Esperantistoj dise tra la mondo kreis monumentojn, donis nomojn al stratoj aŭ placoj aŭ simple lasis iel erojn de Esperantujo tie kie ili loĝis. Multaj el tiaj lokoj ne havas liberajn fotojn ankoraŭ. Vi povas alŝuti viajn fotojn pri ZEOj pere de ĉi tiu konkurso, kaj helpi dokumenti la heredaĵon de Esperantujo kaj montri ilin al la tuta mondo. Fotoj devas esti alŝutitaj dum aŭgusto 2018, sed povas esti fotitaj iam ajn antaŭ ol tio.

Malgraŭ aliaj landaj versioj, Vikio Amas ZEOjn estas konkurso organizita kolektive fare de volontuloj el malsamaj landoj, reprezentante la internaciecon de la Esperanta komunumo.

Rigardu malsupre por plia informo pri kiel partopreni.

Kio estas ZEO?

Por konkursi viaj fotoj devas agordiĝi laū almenaŭ unu el la sekvaj kategorioj originale aperintaj en la libro "Monumente pri Esperanto" far Hugo Röllinger:

  • Stratoj, avenuoj, placoj, parkoj ktp. oficiale nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto. Tiuj nomoj en ĉiu kazo devas regule aperi sur strattabuloj, mapoj kaj simile.
  • Konstruaĵoj oficiale nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto, ekzemple monumentoj, pontoj, kulturdomoj, memortabuloj, muzeoj ktp.
  • Komercaj entreprenoj, firmaoj, klinikoj, restoracioj, hoteloj ktp. nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto.
  • Objektoj oficiale nomitaj laŭ personoj, kies meritoj ekskluzive aŭ almenaŭ plejparte rilatas al esperantismo, la enskribo de la objekto devas mencii la vortojn “Esperanto” aŭ “Zamenhof”. (Ekzemple validas kiel ZEO la memortabulo pri la iama urbestro de la itala urbo Trento, Peterlongo, ĉar la tabulo mencias la Esperantajn meritojn de Peterlongo, nome ke li tradukis la “Dian Komedion” de Dante el la arkaika itala lingvo en Esperanton)
  • Objektoj oficiale nomitaj laŭ personoj ĉe kiuj la esenca motivo por la honorigo estis la esperantisteco (ekzemple la “Plaza Doctor Juan Régulo Pérez” en La Laguna, Tenerife, Hispanio)

Resume ni akceptas vastasence fotojn rilatajn al Esperanto, ties kulturon kaj kreinton.

Se vi dubas ĉu via foto taŭgas por konkursi ne hezitu kontakti nin

Baza regularo kaj gvidlinioj

Vi povas partopreni alŝutante fotojn de unu aŭ pluraj ZEOj dum aŭgusto 2018. La fotoj estos juĝitaj de speciala juĝistaro (anoncota) kaj la plej bonaj bildoj ricevos premiojn. Jen via ŝanco konigi viajn fierajn memoraĵojn pri via ĉeesto en Esperantujo!

Inter la 1-a kaj la 31-a de aŭgusto, vi rajtas alŝuti viajn fotojn pere de la speciala ilo de la konkurso. Bve. certiĝu pri aldoni la identigilan kodon de la ZEO - vi povas ĝin trovi en la ZEO-listaro supre en la menuo. (ekzemple: co-001).

Regularo por patropreni:

  • Via foto devas enhavi ZEOn de la listo.
  • Via foto devas esti liberigita laŭ la politikoj de Vikimedia Komunejo (la defaŭlta permesilo CC BY-SA sufiĉas)
  • Via foto devas esti alŝutita kaj kategoriigita (pere de la ili supre menciita) dum la monato aŭgusto (Universala Tempo Kunordigita, UTC + 0) - sed ili povas esti fotita de kiam ajn.
  • Certiĝu pri tio ke via uzantokonto havas asociitan retpoŝton. Tiu estos la ununura maniero per kiu ni kontaktos la gajnontojn.
  • Okaze de dubo, la 'lokaj organizantoj' (Sahaquiel9102 kaj Remux) decidos.
  • la tuta regularo povas esti konsultita ĉi tie.

La membroj de la juĝistaro estas:

  • Juan Sebastian Quintero Santacruz, eksa vicprezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo, Kultura Kunordiganto de Vikimedio Kolombio kaj delonga Vikipediisto.
  • Ivan Camilo Quintero Santacruz, eksa sekretario de Kolombio Esperanto-Ligo, eksa prezidanto de Kolombia Esperantista Junulara Organizo, Kasisto de Kolombia Esperanto Ligo kaj delonga Vikipediisto.
  • Nicolas Maia, membro de la Karioka Esperantista Junularo Organizo kaj delonga Vikipediisto

Ekzemploj de ZEOj

Ĉu demandoj?

Se vi havas demandojn, aŭ volas kontakti la organizantojn, bve. lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo aŭ skribu rekte al Sahaquiel9102.

Vidu ankaŭ

Wiki Loves ZEOs
Organized by Supported by
Esperanto kaj Libera Scio
Esperanto kaj Libera Scio