Komunejo:Vikio Amas Folkloron/Oftaj demandoj

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search
This page is a translated version of a page Commons:Wiki Loves Folklore 2020/FAQ and the translation is 93% complete. Changes to the translation template, respectively the source language can be submitted through Commons:Wiki Loves Folklore 2020/FAQ and have to be approved by a translation administrator.
Outdated translations are marked like this.

Wiki Loves Love on website Wiki Loves Love on Facebook {{{Threads}}} Wiki Loves Love on Twitter Wiki Loves Love on Instagram Wiki Loves Love on Telegram Wiki Loves Love on YouTube Wiki Loves Love via mailing list


Bonvenon al Vikio Amas Folkloron!
(La eldono de la jaro 2020 de Vikio Amas Amon)

Kio estas Vikio Amas Folkloron?

Vikio Amas Folkloron estas internacia fotokonkurso celanta dokumenti la kulturon kaj heredaĵon de diversaj partoj de la mondo. Vikio Amas Folkloron estas kontinuaĵo de la projekto Vikio Amas Amon 2019, temanta pri popola kulturo. La konkurso daŭros ekde la 1-a ĝis la 29-a de Februaro 2020.

La konkurso baze celas kolekti fotojn pri kultura heredaĵo por ilustri artikolojn en la tutmonda libera enciklopedio Vikipedio kaj aliaj projektoj de Fondaĵo Vikimedio. La fotoj provizitaj devas kongrui kun la temo, kvankam la konkurso ne estas limigita de specifa oficiala listo de protektataj lokoj; tio signifas, ke preskaŭ ĉiuj uzantoj povos trovi plurajn fotindaĵojn rilatajn al la temo pri la popola kulturo de la areo. Pasintjare nia temo estis festivaloj, ritoj kaj ceremonioj, por dokumenti la kulturan heredaĵon. Ĉi-jare ni revenas pri folklora heredaĵo. Okazis konkursoj organizitaj en diversaj regionoj loke nacinivele, ekzemple Vikio Amas Kulturon, Vikio Amas Festivalojn, Vikio Amas Popolon, Vikio Amas Heredaĵon por dokumenti kulturon.

Nia kultura fotokonkurso ebligas fotistojn en la tuta mondo dokumenti kulturon en diversaj partoj de la mondo.

En 2019, pli ol 120 landoj partoprenis, kaj ni esperas ke ĉi-jare ni povas kunhavigi kulturan heredaĵon de diversaj partoj de la mondo, inkluzive malbone reprezentatajn regionojn sen organizitaj filioj.

La projekto okazos internacie. Tamen kelkaj specifaĵoj (varbaj eventoj, komunikado ktp.) okazos en specifaj landoj per partoprenantaj filioj en tiuj regionoj. Vi ankaŭ rajtas organizi la konkurson sendepende per via organizaĵo/filio. Bonvolu kontakti nian internacian teamon aŭ retpoŝti al ni ĉe wikiloveslove@gmail.com por pli da informo pri loka organizado.

Kio okazos pri la fotoj aŭ aŭdvidaĵoj post alŝuto?

Ĉiuj bildoj kaj aŭdvidaĵoj uzataj en Vikipedio estas alŝutitaj al la retejo Vikimedia Komunejo. Ĉi tiu estas granda kaj mirinda datenbanko da bildoj, sonregistraĵoj, kaj videaĵoj. Ĉiuj tiuj aŭdvidaĵoj estas haveblaj sub liberaj permesiloj — alivorte, ili estas reuzeblaj de ĉiu ajn, se oni mencias la aŭtoron de la foto aŭ aŭdvidaĵo kaj lasu ilin liberaj (sub la sama permesilo). Por pli da informo pri la reguloj pri permesiloj en Vikimedia Komunejo, legu ĉi tie.

Kiuj subtenas ĝin?

La konkurson "Vikio Amas Folkloron" organizas la Vikimedia komunumo, helpata de (se tio ekzistas) la lokaj Vikimediaj asocioj aŭ uzantogrupoj. Ĝin financas la Fondaĵo Vikimedio kaj lokaj partneroj en apartaj landoj.

Vikio Amas Amon 2020 estas kunordigata de:

Kiel mi povas partopreni?

Partopreni estas simplege kaj facilege kaj amuzege! Vi povas partopreni per du ĉefmetodoj:

  • Vi povas partopreni en la konkurso mem! Prenu vian fotilon (aŭ ajan rilatan ilon) kaj fotu bildojn aŭ registru videaĵon aŭ sonaĵon. Alŝutu!
  • Estu parto de loka evento! Ĉi-kaze, bonvolu legi pri Lokaj eventoj. Se vi volas organizi viajn proprajn eventojn (bonvolu!), do legu la paĝon pri Oftaj demandoj pri organizado.

Vi povas ankaŭ helpi per havebligi por pli da homoj en la mondo la fotokonkurson Vikio Amas Folkloro per tradukado al via lingvo. Por helpi, iru al la paĝo Commons:Wiki Loves Folklore 2020/Translations.

Kiujn teknikajn postulojn la bildoj plenumu?

Ne ekzistas ĝeneralaj teknikaj postuloj pri la bildoj. Ĉiuj mem-fotitaj fotoj, plenumintaj la aliajn bazajn regulojn kaj apartentantaj en la celamplekso de Vikimedia Komunejo, estos akceptitaj en la konkurson. "Vikio Amas Folkloron" ĉefe celas kolekti tiom da bildoj, kiom Vikipedio povas uzi. Bonaj bildoj gravas pri la sukceso de via submeto kaj de la konkurso. Por konsiloj pri fotado de bonaj bildoj por Komunejo, vidu la jenajn gvidnormojn:

Kiu programaro uziĝos por alŝuti bildojn?

Ni uzos la Alŝutilon simpligitan per speciala surmetaĵo por Vikio Amas Folkloron.

Bildoj povas esti alŝutata per aliaj iloj (ekz. Commonist, sed tio postulas plian scion pri vikia marklingvo kaj Vikimedia Komunejo mem).

Por alŝuti bildojn, bonvolu uzi ĉi tiun ligilon (aŭ la bluan butonon en la ĉefpaĝo de la konkurso).

Kiujn etikedojn mi fiksu sur la bildojn?

Ĉiuj bildoj alŝutitaj per la speciala alŝutilo estos enmetitaj en la kategorion Category:Images from Wiki Loves Folklore 2020. Se vi ne uzas la specialan alŝutilon, bonvolu aldoni la ŝablonon {{Wiki Loves Love 2020}} al la etikedoj, por ke ni povas identigi la bildon kiel parton de la konkurso.

Kie okazos speciala aktiveco?

Ĉi tie povas listi sin filioj, kiuj volas gastigi eventojn por prezenti Vikimedia Komunejo kaj organizi eventojn kiel fotadfestojn aŭ amasalŝutadajn sesiojn.

Alklaku ĉi tie por pli da informo pri la la lokaj organizantoj kaj por kontakti ilin.

Kiel mi povas kontakti vin?

Bonvolu lasi mesaĝon sur la diskutpaĝo: Commons talk:Wiki Loves Folklore 2020.

Kontaktu nin per niaj kanaloj:

Kie demandi?

The primary place for questions or suggestions is the WLL 2020 discussion page (Use the language you prefer, we love diversity and will find a solution to help you whatever the language you prefer to use). For country-specific issues, please use the Participating Countries linked in the above section "Organize" (different languages).

Aliaj lokoj por esti helpata


Like us on Facebook (@WikiLovesLove)   Follow us on Twitter (@WikiLovesLove)   Follow us on Instagram (@WikiLovesLove)

Konsisto de la ĵurio

Gajnontoj

Gajnos 14 bildoj!

La detaloj

La organizantoj de la konkurso "Vikio Amas Folkloron" rezervas la rajton modifi ĉi tiujn regulojn aŭ nuligi la konkurson laŭ ilia sola decido, eĉ post ĝia komenco. La organizantoj akceptas neniun respondecon pri provizado far la sponsoroj de ajnaj premioj, nek ajnan respondecon pri ĉi tiu konkurso. Ne la reguloj nek io ajn en ĉi tiuj paĝoj komponas oferton fari leĝe devigaj rilatojn kun iu ajn organizanto. Ĵurianoj kaj kontinentaj organizantoj ne rajtas ricevi ajnan premion (kvankam ili estas bonvenaj kontribui bildojn).

Ekzemplaj bildoj el antaŭa eldono

Atribuo: Commons:Wiki Loves Africa 2016/FAQ