Esperanto subtitles for clip: File:Die Weltkarte von Mercator.webm
Jump to navigation
Jump to search
1 00:00:03,000 --> 00:00:08,860 Kiel oni povas reprezenti la terglobon sur plata mondmapo en kontentiga maniero? 2 00:00:09,078 --> 00:00:12,055 Tio estis nesolvita enigmo en la 16-a jarcento, 3 00:00:12,097 --> 00:00:16,000 kiu ankaŭ koncernis la kartografon Gerardo Merkator. 4 00:00:17,276 --> 00:00:19,688 Dum tiu tempo, mapoj kaj globoj 5 00:00:19,735 --> 00:00:24,472 populariĝis kiel prestiĝaj objektoj de riĉa meza klaso. 6 00:00:24,712 --> 00:00:29,130 La granda postulado alportis al Gerardo Merkator prestiĝon kaj riĉecon. 7 00:00:29,500 --> 00:00:36,239 Ekde 1552 la Flandro vivis en Duisburgo kaj tute dediĉis sian pasion 8 00:00:36,300 --> 00:00:39,807 al fabrikado de kiel eble plej precizaj mapoj kaj globoj. 9 00:00:40,000 --> 00:00:44,765 Gerardo Merkator tiam atingis mondan famon per genia ideo: 10 00:00:44,804 --> 00:00:47,727 Sennombraj kalkuloj kaj testoj estis necesaj 11 00:00:47,771 --> 00:00:52,537 antaŭ ol li povis efektive realigi la bazan ideon de sia projekcio. 12 00:00:53,500 --> 00:00:58,030 Li metis paperon ĉirkaŭ la terglobo kiel cilindro. 13 00:00:59,716 --> 00:01:02,918 La cilindro tuŝas la teron ĉe la ekvatoro. 14 00:01:03,798 --> 00:01:07,159 Ĉiuj punktoj estis projekciitaj de la sfero al la cilindro. 15 00:01:07,181 --> 00:01:11,000 La imagita centro de la projekcio estas en la mezo de la tero. 16 00:01:12,713 --> 00:01:16,218 Post disvolvo oni ricevas mapon de la surfaco de la tero, 17 00:01:16,271 --> 00:01:17,699 kies anguloj estas ĝustaj, 18 00:01:17,730 --> 00:01:22,000 ĉar la longitudo kaj la latitudo estas je rektaj anguloj unu al la alia. 19 00:01:22,500 --> 00:01:25,795 Tamen proporcioj estas montritaj distorditaj. 20 00:01:26,000 --> 00:01:29,243 Gronlando ŝajnas preskaŭ samgranda kiel Afriko. 21 00:01:30,596 --> 00:01:33,954 En 1569, Gerardo Merkator 22 00:01:33,984 --> 00:01:37,324 prezentis sian mondan mapon al la publiko por la unua fojo. 23 00:01:37,500 --> 00:01:41,477 La karto de 1,34 metroj oble 2,12 metroj 24 00:01:41,506 --> 00:01:45,208 ricevis la titolan aldonaĵon "por marista uzo". 25 00:01:45,500 --> 00:01:48,759 Ĝi poste estis dividita en 20 apartajn foliojn 26 00:01:48,791 --> 00:01:50,912 kaj publikigita en libro, 27 00:01:50,942 --> 00:01:54,757 atendita de la mondaj kapitanoj kun sopiro.